Oftaj demandoj

La bazoj

Kio estas nano?

Nano estas malcentra, daŭrigebla kaj sekura cifereca mono centrita en la solvo de neefikecoj estantaj en la ekzistantaj financaj sistemoj.

Unike desegnita por provizi simplan samtavolan transdonon de valoro, nano donas povon al individuoj per la plej efika kaj alirebla cifereca mono ebla, ekologiisme ligante ilin al la tutmonda ekonomio.

Nano provizas intuician sperton, kiu senteblas kiel cifereca valuto devus - sen penigaĵoj, sen kotizoj, sen atendado. Ĝi estas kiel alirebla kaj facile uzebla cifereca mono devus esti.

Kie mi povas akiri nanon?

Vi povas interŝanĝi Nanon kontraŭ preskaŭ ajna tutmonde agnoskita fiat-valuto kaj ciferecaj valutoj. Estas diversaj manieroj aldoni Nanon al via monujo. Vizitu la Nano komercejo-paĝo por vidi kompletan liston de interŝanĝaj firmaoj kaj interŝanĝaj retejoj en via regiono.

Kie mi povas akiri nanon senkoste?

Se vi ŝatus testi nanon senpage, ekzistas diversaj manieroj fari tion. La plej populara metodo estas per monkranoj, kiu ebligas al vi ricevi malgrandan pagon post enigo de via nano-adreso. Estas ankaŭ manieroj gajni nano sen pagi. Diversaj programoj kaj retejoj gastigitaj de komunumanoj disdonos etajn pagojn de nano kontraŭ la plenumado de simplaj taskoj, ludado aŭ spektado de reklamoj.

Vi povas esplori ĉiujn manierojn gajni nanon per la paĝo Provu Nano.

Kie mi povas trovi Nano-monujojn?

La nano-ekosistemo havas ampleksan gamon de eksteraj monujoj, disponigantaj unikan ekvilibron inter funkcieco kaj sekureco.

Eksteraj programistoj kaj firmaoj kreas ĉiujn monujojn ene de la nano-ekosistemo. Ne hezitu kontakti ilin rekte, se vi spertas ian problemon.

Foliumi la liston de monujoj en la paĝo Nano-Monujejo.

Kiel Nano estis distribuita? Ĉu nano havis Komencan Moneran Oferton?

Nano uzas novan CAPTCHA-kransistemon por distribui Nanon kiel eble plej juste kaj organike.

Malfermita la 1-an de oktobro 2015, la monkrano postulis uzantojn plenumi kompleksajn CAPTCHA-testojn por gajni monerojn. Iu ajn kun komputilo povis kontribui tempon kaj atenton anstataŭ la malpli daŭrigeblan minadon asociitan kun aliaj projektoj.

Ĉi tiu elekto distribui per krano ebligis al nano esti pli alirebla por tiuj, kiuj ne povis aĉeti minadan aparataron aŭ investi en komenca oferto de moneroj.

Ĉi tiu unika metodo estis bonega maniero distribui nanon al homoj, kiuj neniam antaŭe uzis ĝin, kaj helpis disvastigi nanon pli vaste tra la mondo.

Lernu pli pri la Nano-krano.

Kie mi povas trovi pruvon de mia transakcio en la kontolibro?

Vi povas vidi vian transakcian historion per diversaj retejoj ofte nomaja blokaj esploriloj. Blokaj esploriloj gastigas tutan kontan historion de la Nano-kontolibro. Ili ankaŭ estas bonega loko por kontroli la sanon de la Nano-reto aŭ analizi la staton de viaj transakcioj.

Rigardu diversajn blok-esplorilojn en la Nano-Servejo.

Kiuj estas la unuoj de nano?

1 raw estas la plej malgranda ebla divido, kaj Nano estas la norma divido uzata en la plej multaj monujoj kaj borsoj (1 nano = 10^30 raw).

Pli da detaloj pri la unuoj troveblas ĉi tie.

La reto

Kio estas MRV?

La konsentmekanismo de Malferma Reprezentanta Voĉdonado (MRV) etendas aliajn dezajnojn provizante sekurecon per ekstrema efikeco uzante delegitan, pez-bazitan voĉdonadon, ebligante, ke interkonsento estu atingita kun minimuma uzado de rimedoj.

Ĉi tiuj plibonigoj rezultigas malaltajn kostojn por pritrakti transakciojn laŭ volumeno kaj tiel forigas la bezonon instigi partoprenon per blokĉenaj rekompencoj. Neniuj blokĉenaj rekompencoj egalas neniujn transakciajn kotizojn kaj signifas, ke la plene distribuita provizo, kompletigita en 2017, estas ideala por la reto-dezajno. Anstataŭe, partoprenantoj en la Nano-reto estas pelitaj de eksteraj instigoj, kiel helpi konservi tujan pagreton, kiun ili povas uzi sen kotizoj.

Ĉi tiu kombinaĵo de dezajnodecidoj - provizante malpezan konsenton kaj forigante blokĉenajn instigojn - evitas la konkuremajn, energiintensajn agadojn de aliaj retoj. La fina rezulto estas rapida kaj energi-efika Nano-reto.

Kiel la nano-reto estas reguligita?

Estas du postuloj uzataj por reguligi la nanan reton. Unue, malpeza laborpruva valoro estas postulata por ĉiu transakcio. Ĉi tio estigas minimuman kvanton de komputilaj rimedoj necesaj, por ke transakcio estu aldonita al la kontolibro.

Antaŭ ol transakcio estas konfirmita, ĝi devas havi elekton komencitan por ĝi kaj esti voĉdonita de la reto. Nun estas, kiam la dua reguligilo estas metita por limigi kiom ofte elektoj komenciĝas en konto. La algoritmo por administri ĉi tion konsideras retan kapablon, voĉdonadon, saldon en kontoj, la staton de konfirmo de antaŭaj blokoj en la konto kaj aliajn detalojn pri la planitaj elektoj.

La rezulto estas pli bona kvalito de servo por malpli ofta uzado kaj kontoj kun pli granda saldo, kiam reto-uzado estas proksima al maksimuma kapacito.

Kial la reto postulas tre malmulte da energio?

Estas tri ĉefaj kialoj, kial nano estas rapida kaj energi-efika kompare kun aliaj malcentraj valutoj: la distribua metodo, la manko de transakciaj kotizoj kaj la dezajno kaj konsenta mekanismo de la kontolibro por sekurigi transakciojn.

Pro la ununura blokĉena dezajno de aliaj malcentraj valutoj, ili devas dependi de procezo nomata minado por provizi sekurecon al sia ĉeno. Minado estas konkurencema procezo, kiu instigas amasajn komputilajn rimedojn kaj energian uzadon por gajni la rekompencojn de nove kreitaj moneroj aŭ transakciaj kotizoj.

Ĉi tiu dezajno postulas malrapidajn pagtempojn kaj kaŭzas konstantan respondan ciklon, pliigante la uzadon de rimedoj necesaj por gajni la rekompencojn. Dum tempopaso la energio malŝparita povas superi tiun de tutaj landoj, kaj sen ĉi tiu uzado de rimedoj la sistemo fariĝas nesekura.

Provizante novan kontolibran dezajnon, nomatan bloko-kradon, Nano evitas la proplempunkton de la ununura blokĉena dezajno. Tio signifas, ke konkurencemaj agadoj kiel minado, ne estas postulataj por konstrui la kontolibron.

Ruli nodojn

Kiu povas funkciigi reprezentan nodon kaj kiaj estas la postuloj por esti noda operatoro?

Ruli nodon estas gravega maniero helpi malcentrigi la reton kaj disponigi retan alirpunkton por sistemoj konstruitaj sur Nano. Iu ajn povas starigi reprezentanton kaj akiri voĉdonan pezon delegante sian Nanon al la reprezentanto. Ili ankaŭ povas voĉdoni nome de aliaj, kiuj konfidas ilin kiel sian reprezentanton.

Sekvu rekomenditajn specifojn de la nodoj en nia gvidilo pri Ruli nodon.

Kiel mi povas elekti mian reprezentanton?

Elekti reprezentanton kun bona funkciada tempo, kiu ankaŭ estas unika ento (por malhelpi Sybil-atakojn) helpas konservi altan Nanan retan sekurecon.

Vi povas ŝanĝi vian reprezentanton en ĉiu bona nano-monujo. Iru al la agordo de la aplikaĵo aŭ konto kaj serĉu la reprezentan opcion. Iuj monujoj helpas provizi elektitan liston de reprezentantoj por elekti, dum preskaŭ ĉiuj permesas vin alglui rekte la adreson de fidinda reprezentanto. Se vi ne povas trovi ĉi tiun opcion, kontaktu la monujo-subtenan teamon por helpo.

Kerna disvolviĝo

Kiel mi povas resti informita pri ĉiuj teknikaj ĝisdatigoj kaj diskutoj?

Teknikaj ĝisdatigoj estas diskutataj regule en la diskutejo, kaj vi ankaŭ povas konsideri aboni vin al la teknika dissendolisto.

Kie mi povas akiri pli da informoj pri la nano-vojmapo?

La Vojmapo-projekto estas la ĉefa rimedo por vidi kiuj plibonigoj venas al nano. Detaloj pri kiel la estraro estas organizita kaj prizorgata troveblas en la rilata README-dosiero.

Kiam temas pri spurado de pli malgrandaj funkcioj kaj ŝanĝoj, la plej efikaj plibonigoj estas grupigitaj per GitHub Issues, kie konvene.

La vojmapa deponejo de nano estas dediĉita al la pritraktado de kelkaj el ĉi tiuj vojmapaj eroj, kiuj alie malordiĝus aŭ estus maltaŭgaj en la ĉefnoda deponejo.

Diskutoj pri ilia efektivigo estos traktitaj en komunumaj kanaloj kiel la diskutejo kaj la Discord-a kanalo #development.

Komunumo

Kiuj estas la pluraj manieroj kunlabori kun nano?

Estas diversaj manieroj kontribui al nano per teknikaj kaj ne-teknikaj kapabloj. Eksciu pli pri la Nano-komunuma programo por partopreni.

Ĉu vi ne trovas la respondon, kiun vi serĉas?

Demandu al niaj dediĉitaj komunumaj membroj.

Akiru iom da subteno